Ludi kun lingvoMit Sprache spielen | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Gelernantoj de Magdenau malkovras Esperanton
|
Magdenauer SchülerInnen entdecken Esperanto
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
En la multklasa lernejo Magdenau meznivelaj lernantoj pasintan semajnon havis eblecon, en du lecionoj konatiĝi kun la lingvo Esperanto. | In der Mehrklassenschule Magdenau hatten die Mittelstufenschüler letzte Woche während zwei Lektionen Gelegenheit, die Sprache Esperanto kennen zu lernen. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ekscitas ke ili ekkomencis jam dum la dua leciono diri vortojn, kiujn ili ne jam lernis sed memstare formis laŭ la lernataj reguloj. | Spannend daran war, dass sie bereits in der zweiten Lektion begannen, selbst Wörter zu sagen, die sie nicht gelernt hatten, sondern aufgrund der gelernten Regeln selbständig bildeten. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La instruado ne komenciĝis ordinare: La instruistino, sinjorino Popp, invitis la kvin-kapan familion Fischer el la vilaĝo por prezenti Esperanton, kiun ili lernis antaŭ iomete pli ol duona jaro kaj ekzercis dum ferio-semajno en «Esperantujo». | Der Schulunterricht am Donnerstagnachmittag begann nicht alltäglich: Die Lehrerin, Frau Popp, hatte nämlich die fünfköpfige Familie Fischer aus dem Dorf eingeladen, Esperanto zu präsentieren, das sie vor gut einem halben Jahr gelernt und in einer Ferienwoche im «Esperantoland» geübt hatte. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La plej facila lingvo | Die leichteste Sprache | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Komence la lernantoj eksciis, ke Esperanto ne estas kutima lingvo sed eltrovita antaŭ pli ol cent jaroj. Oni povas lerni ĝin pli facile ol ĉiun alian lingvon, ĉar se oni lernas unu de la malmultaj reguloj, oni povas uzi ĝin ĉiam. Oni ne devas timi erarojn. | Zunächst erfuhren die SchülerInnen, dass Esperanto keine gewöhnliche Sprache ist, sondern eine vor mehr als hundert Jahren erfundene. Sie lässt sich leichter lernen als jede andere Sprache, denn wenn man eine der wenigen Regeln lernt, kann man sie immer anwenden. Man muss keine Angst haben, einen Fehler zu machen. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
floro + j = floroj | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Tiel la gelernantoj lernis ekzemple, ke substantivo finiĝas ĉiam per «o». La regulo por la pluralo tekstas: Aldonu «j». Do «floro» iĝas «floroj» kaj «bildo» iĝas «bildoj». Ili komprenis tiun regulon tuj kaj ĝin aplikis je ĉiuj lernitaj vortoj. | So lernten die SchülerInnen beispielsweise, dass ein Nomen - früher sagte man: ein Hauptwort - immer auf «o» endet. Die Regel für die Mehrzahl lautet: Füge ein «j» hinzu. So wird aus «floro» (Blume) «floroj» und aus «bildo» (Bild) «bildoj». Diese Regel wurde im Nu verstanden und konnte gleich auf alle bereits gelernten Wörter angewandt werden. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Mem eltrovi vortojn | Selber Wörter erfinden | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La gelernantoj de unu grupo ĝuste ekviglis kiam ili rimarkis, ke oni ne nepre devas lerni novajn vortojn, sed oni povas konstrui ilin. Post la klarigo, ke la sufikso «isto» markas profesion aŭ hobion kaj ke ekzemple «floristo» signifas «vendisto de floroj», lernanto vokis: «Mi scias novan vorton: ‹bildisto›!» Ĉu li povas traduki ĝin, demandis la instruisto. «Jes, signifas ja ‹desegnisto›.» | Richtig in Fahrt kamen dann die SchülerInnen der einen Gruppe, als sie merkten, dass man neue Wörter ja gar nicht unbedingt lernen muss, sondern dass man sie auch konstruieren kann. Als erklärt wurde, dass die Endung «isto» für den Beruf oder das Hobby stehe und dass beispielsweise «floristo» Blumenhändler bedeute, rief ein Schüler: «Ich weiss ein neues Wort: ‹bildisto›!» Ob er denn das auch übersetzen könne, fragte ihn der Lehrer. «Ja, das heisst doch: ‹Zeichner›.» | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Neŭtrala lingvo kontribuas je la paco | Neutrale Sprache trägt zum Frieden bei | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Fine lernanto demandis pri la profito de Esperanto-lernado. Estas ĝojo pri la lernado de lingvoj, estis la respondo. Sed oni povas ankaŭ meti signalon pri la interkompreniĝo inter la popoloj. Estas vere ke multaj homoj uzas la anglan. Sed en islamaj regionoj multaj homoj malŝatas la anglan, ĉar ili havas ion kontraŭ Usono. Pro tio ke Esperanto estas politike kaj kulture neŭtrala lingvo, ĝi povus kontribui je pli da kompreno kaj tiel je pli da paco. Krome en la tuta tero ekzistas esperantistoj, ĉe kiuj oni povas tranokti senkoste.
| Zum Schluss fragte ein Schüler, was es denn bringe, wenn man Esperanto lernt. Freude am Sprache Lernen, erhielt er zur Antwort. Aber damit könne auch ein Zeichen zur Verständigung zwischen den Völkern gesetzt werden. Englisch werde zwar heute von sehr vielen Menschen gebraucht. Aber in islamischen Gegenden gäbe es auch viele Leute, die Englisch verachteten, weil sie etwas gegen Amerika hätten. Da Esperanto eine politisch und kulturell neutrale Sprache sei, könnte sie zu mehr Verständnis und damit auch zu Frieden beitragen. Ausserdem gäbe es auf der ganzen Welt Esperanto-Sprecher, bei denen man gratis übernachten könne. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Tradukita far Wolfram Fischer kaj Olivia Fischer | Wolfram Fischer | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Retadresoj:
www.esperantoland.org www.tejo.org/ps www.lernu.net |
Internetadressen:
www.esperantoland.org www.tejo.org/ps www.lernu.net | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĵurnal-artikolo: «Esperanto»: ludi kun lingvo. Gelernantoj de Magdenau malkovras planlingvon. (Wiler Zeitung, 29.8.2005) |
Zeitungsartikel: «Esperanto»: mit einer Spache spielen. Magdenauer Schülerinnen und Schüler entdecken eine Plansprache. (Wiler Zeitung, 29.8.2005) |