Per Esperanto en NepaloMit Esperanto in Nepal | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Stanislaw Ponchanke raportas pri la Azia Antaŭkongreso en Katmando
|
Stanislaw Ponchanke berichtet vom asiatischen Esperanto-Vorkongress in Katmandu
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Bild links: Stanislaw Pochanke (Mitte) stellt das Bergland Nepal vor. Links Robert Bogenschneider, der den Vortag ins Deutsche übersetzte; rechts Verena Chaves-Walder, Vizepräsidentin des Esperanto-Klubs Wil, welcher den Vortrag organisierte. (Maldekstra bildo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Vojaĝi kaj flegi internaciajn kontaktojn: Tio estas la programo de Stanislaw Pochanke, pensiita flegisto ĉe la psikiatria kliniko de Wil. Li nomas ĝin «jaro de Esperantaj vojaĝoj», ĉar dank' al la artefarita lingvo Esperanto li bonveniĝas ĉe multaj lokoj en la tero de personaj kaj peritaj konatoj. Lastan merkredon li raportis en la urbosalono (Stadtsaal) Wil pri sia vojaĝo al Nepalo. | Reisen und internationale Kontakte zu pflegen, das ist das Programm von Stanislaw Pochanke, pensionierter Pfleger der Psychiatrischen Klinik Wil. Er nennt es «Esperanto-Reisejahr», denn dank der Kunstsprache Esperanto wurde er in vielen Orten der Welt von persönlichen und vermittelten Bekannten willkommen geheissen. Letzten Mittwoch berichtete er im Stadtsaal Wil von seiner Reise nach Nepal. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Iomete pli ol dekdu da interesitaj aŭskultantoj sekvis lian prelegon en Esperanto, tradukitan flue al la germana far Robert Bogenschneider, Esperantisto el Radolfzell. Por tiuj, kiuj ne konis la lingvon, Olivia Fischer rakontis, kial ŝi – ankoraŭ junulino – komencis interesiĝi pri Esperanto: La simpla gramatiko kun nur malmulte da reguloj, kiujn oni povas apliki sen esceptoj, faras la lingvon pli facile ellernebla ol ĉiu alia lingvo. Pere de ekzemplo ŝi montris, ke oni ankaŭ devas lerni pli malmulte da vortoj, ĉar oni povas konstrui parencajn vortojn pere de vortelementoj. (Do «mal-varma» estas la malo de varma.) | Ein gutes Dutzend interessierter Zuhörer folgten seinem Referat, das in Esperanto gehalten und von Robert Bogenschneider, einem Esperantisten aus Radolfzell, fliessend ins Deutsche übersetzt wurde. Für jene, welche die Sprache nicht kannten, erzählte Olivia Fischer, warum sie - noch eine Teenagerin - sich für Esperanto zu interessieren begonnen hatte: Die einfache Grammatik mit nur wenig Regeln, die ohne Ausnahme anwendbar seien, machten die Sprache leichter erlernbar als jede andere Sprache. Anhand eines Beispiels zeigte sie, dass man auch viel weniger Wörter lernen müsse, da man verwandte Wörter mit Hilfe von Wortbausteinen konstruieren könne. (So steht «mal-varma» für «kalt», wörtlich übersetzt heisst es: «Gegenteil von warm».) | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Unufoje lerninte ŝi uzas la lingvon nun ankaŭ volonte por korespondi pere de interreto en forajn landojn. Unu el ŝiaj korespondantoj estas en Nepalo. Tio klarigiĝas, ke ŝi povas porti T-ĉemizon el Nepalo: Estis donaco de la tiea korespondulo; alportis ĝin Stanislaw Pochanke. | Einmal gelernt benutze sie die Sprache nun auch gern, um Email-Kontakte in ferne Länder zu pflegen. Einen dieser Kontakte hätte sie nach Nepal. So erklärte es sich, dass sie ein T-Shirt aus Nepal tragen konnte: Es wurde ihr vom dortigen Briefpartner geschenkt; überbracht hatte es Stanislaw Pochanke. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Multlingva Nepalo | Vielsprachiges Nepal | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Stanislaw Pochanke enkondukis lian prelegon per superrigardo pri geografio kaj historio pri tiu eta lando meze en Azio, alte en la montaro. Pro ĝia situo, sed ankaŭ pro ĝiaj multaj lingvoj li komparis ĝin kun Svislando. Kiel en Svislando ni havas kvar lingvojn kaj – depende je la maniero nombri – dudek idiomojn, en Nepalo eksistas ĉirkaŭ 28 lingvoj kaj 120 idiomoj aŭ pli. | Stanislaw Pochanke leitete sein anschliessendes Referat ein mit einer Übersicht zur Geografie und zur Geschichte dieses kleinen Landes mitten in Asien, hoch in den Bergen. Seiner Lage, aber auch seiner vielen Sprachen wegen verglich er es mit der Schweiz. Während wir in der Schweiz vier Sprachen und - je nach Zählungsart - etwa zwanzig Dialekte hätten, wären es in Nepal ca. 28 Sprachen und 120 Dialekte oder mehr. Die Staatsprache «Nepali» sei für nur etwa die Hälfte der Einwohner die Muttersprache. Zum Schreiben werde die indische Sanskrit-Schrift benutzt. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Post detalaj atentigoj pri la ŝancelita Nepala historio li montris en impresa vico de lumbildoj kultur-monumentojn, impresojn de la ekskursoj kaj kelkajn bildojn pri la Azia Esperanta kongreso, kiu estas la kialo de tiu vojaĝo. Interese estas aŭskulti, ke la budaanoj kaj hinduoj parte kultas la samajn diajn figurojn. | Nach detaillierten Hinweisen zur bewegten Geschichte Nepals zeigte er in einer eindrücklichen Reihe von Lichtbildern religiöse Kulturdenkmäler, Eindrücke von den Ausflügen sowie einige Bilder vom asiatischen Esperanto-Kongress, welcher Anlass für diese Reise gewesen war. Interessant war u. a. zu hören, dass die Buddhisten und Hinduisten zum Teil die gleichen Götterfiguren verehrten. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Nelibervola nokto en buso | Eine Nacht unfreiwillig im Bus | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La vojaĝo okazis dum politike turbulema tempo: En marto 2005 tie estis multaj militaristoj, sed tiujn oni nur unufoje rekonis sur foto. Por ĉiu ekskurso oni devis demandi permeson kaj kiam iun tagon la reveno malfruiĝis, la partoprenantoj devis finfine resti en la buso anstataŭ en la hotelo pro la malpermeso de eliro. | Die Reise fiel in eine politisch turbulente Zeit: Im März 2005 gab es dort viele Soldaten, von denen aber nur einmal einige klein auf einer Foto erkennbar waren. Für jeden Ausflug habe eine Erlaubnis eingeholt werden müssen, und als sich an einem Tag die Heimkehr verzögerte, hätten die Teilnehmer wegen der Ausgangssperre schliesslich die Nacht im Bus statt im Hotel verbringen müssen. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Studentoj interesiĝis pri Svislando | Studenten interessierten sich für die Schweiz | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pro la politika situacio la verdira Azia Esperanto kongreso prokrastiĝis ĝis aŭguston, kaj en marto nur eta grupo de 24 alvenantoj el naŭ landoj renkontiĝis kun 48 Esperantistoj el Nepalo; multaj junaj homoj, ofte studentoj de la angla, kiuj samtempe lernis Esperanton. Rezultiĝis multaj interparoloj. Al la nepalanoj la komparo de Nepalo kun Svislando plaĉis. Ili informiĝis ankaŭ pri la politika situacio en Svislando kaj demandis pri la registarformo. Ankaŭ la oficiala Nepalo interesiĝis pri la kongreso kaj por la malfermo la turisma direktoro aperis. Kun kelkaj frazoj en la neŭtrala lingvo Esperanto ankaŭ li atingis kontakton kun la internacia vojaĝ-grupo. | Wegen der politische Situation sei der eigentliche asiatische Esperanto-Kongress in den August verschoben worden, und im März traf sich nur eine kleine Gruppe von 24 Zugereisten aus neun Ländern mit 48 Esperantisten aus Nepal, viele junge Leute, oft Englisch-Studenten, die zugleich auch Esperanto lernten. Dabei hätten sich viele Gespräche ergeben. Den Nepalesen habe der Vergleich von Nepal und der Schweiz gefallen. Sie erkundigten sich auch nach den politischen Verhältnisse in der Schweiz und fragten nach, wie die Regierung aufgebaut war. Auch das offizielle Nepal interessierte sich für den Kongress und zur Eröffnung erschien der Tourismus-Direktor. Mit einigen Sätzen in der neutralen Sprache Esperanto schaffte auch er Kontakt zur internationalen Reisegruppe. | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Tradukita far Wolfram Fischer | Wolfram Fischer | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĵurnal-artikolo: Per Esperanto en Nepalo. Stanislaw Pochanke proksimigas la landon Nepalon pere de lia prelego. (Wiler Zeitung, 14.9.2005) |
Zeitungsartikel: Mit Esperanto in Nepal. Stanislaw Pochanke lässt mit seinem Vortrag das Land Nepal näher rücken. (Wiler Zeitung, 14.9.2005) |