Fischer: Koncizigo: Po-paraj komparoj de malsanul-klasifikiloj.
Bazaj DRG-oj, dispartig-koeficiento kaj okup-diagramoj pro prijuĝi la relativan klinikan homogenecon de DRG-sistemoj.

Z I M - Koncizigo 2005(2)       Septembro 2005
Lastfoja ŝanĝo: 17.10.2005 (v1.2)

Koncizigo:
Po-paraj komparoj de malsanul-klasifikiloj

Wolfram Fischer

Zentrum für Informatik
CH-9014 St. Gallen (Schweiz)
http://fischer-zim.ch/


Bazaj DRG-oj, dispartig-koeficiento kaj okup-diagramoj pro prijuĝi la relativan klinikan homogenecon de DRG-sistemoj

Detaloj
»   Ĉefa paĝo de la libro
»   Mallonga priskipro
»   Tabelo de enhavo
Koncizigoj en aliaj lingvoj:
»    Paarweise PCS-Vergleiche (Zusammenfassung)
»    Coefficient de fractionnement (Résumé)
»    Fractionation Coefficient (Abstract)
Navigation
 î  Ĉefa paĝo de ZIM
 î  Navigad-tabeloj
 î  Retej-mapo
 î  Mallongigoj
Esperantaj koncizigoj
^ Indekso
<   Malsanulej-komparoj
>   TAR kaj Reha-PCS-oj
Relataj ligiloj
»    Paarweise PCS-Vergleiche
»    «Refined» DRGs
»    Base DRGs, Fractionation Coefficient, and Treemaps
»    The DRG Family (2007)


 

Koncizigo (Esperanto)

1

 

 

 

Enkonduko

Aldone je la kutime aplikataj statistik-analizoj pri la homogeneco: elkalkulado de la atingebla varianco kaj de la restantaj dispersoj ene de la DRG-oj (Diagnoz-Rilataj Grupoj), la jena studaĵo koncernas la komparadon de DRG-sistemoj nivele de bazaj DRG-oj.

2

Datumoj

La studaĵo baziĝas sur proksimume 900'000 per kvalit-kriterioj selektitaj rikordoj de svisaj malsanulejoj el la jaroj 2000 ĝis 2003.

3

Metodo

Ni provis kalkuli la po-parajn malsamecojn rilate al la algrupigado de la bazaj DRG-oj laŭ la sistemoj AP-DRG, APR-DRG, AR-DRG, IR-DRG kaj por kelkaj esploroj ankaŭ laŭ SQLape, LDF kaj CCS, kaj reprezenti ilin grafike. Tiu-cele ni kreis tiel-nomatan «dispartig-koeficienton». La vidigo efektiĝis per okup-diagramoj (treemaps).

4

Rezultoj

La studaĵo rezultigis la jenon: La striktsencaj DRG-sistemoj (AP, APR, AR, IR) manifestas en la medicina kampo parte similajn grupig-konceptojn. Ĉi-rilate, AP kun APR kaj ankaŭ IR kun APR intersimilas pleje. En la kirurgia kampo, AR kaj AP montras kelkajn kumunecojn al APR, sed alikaze ni trovis ke la kirurgiaj bazaj DRG-oj konceptiĝas pli diverse ol la medicinaj bazaj DRG-oj. Pleje malsamas la kirurgiaj bazaj IRDRG-oj kompare kun la kirurgiaj bazaj DRG-oj de la ceteraj DRG-sistemoj.

5

 

Por povi kompari la SQLape-grupojn – malgraŭ la malsama kunstrua aliro – al bazaj DRG-oj, por ĉiu kuracad-kazo ni determinis la SQLape-kodon de la ĉefa kuracado. Aldone, kelkaj analizoj fariĝis per la ĉefa SQLape-kodo, kiun elkalkulis la faristo. La kongruo al la ceteraj sistemoj prezentiĝis relative malgrava. Sed helpe de la malsama vidmaniero, oni povas ankaŭ malkovri DRG-sistemajn mankojn.

6

 

Kompare al la ankaŭ malsame konceptigita klasifikado CCS, ĉiuj sistemoj ege mal­similiĝas krom la kirurgiaj SQLape-grupoj de la ĉefa kuracado.

7

Konkludoj

La difinoj de granda nombro de bazaj DRG-oj en la esploritaj sistemoj malsamas klare. Koncerne la elekton de DRG-sistemo, tio signifas, ke oni ne nur decidis sin por licenc-donanto kaj modelo de kunlaboro, sed samtempe ankaŭ por difinita vidmaniero al la kuracadoj.

8


 
  Wolfram Fischer:
Paarweise Vergleiche von Patientenklassifikationssystemen
Basis-DRGs, Fraktionierungskoeffizient und
Belegungsdiagramme zur Beurteilung der relativen
klinischen Homogenität von DRG-Systemen

In dieser Studie werden Ansätze vorgestellt, die es ermöglichen, Inhalte verschiedener Patientenklassifikationssysteme grafisch miteinander zu vergleichen. Sie können bei der Auswahl eines Patientenklassifikationssystems, beim Vergleich von Versionen verschiedener Jahre oder bei länderübergreifenden Vergleichen eingesetzt werden.

Wolfertswil 2005 (ZIM): 51 S. / 30 x 21 cm / 31 Tab. und meist farbige Abb.
ISBN 978-3-9521232-9-4
/ SFr. 16.00 / € 16.00

Bestellmöglichkeiten:

  • Internet-Shop für die Schweiz: Verlagshaus, Schwellbrunn.
  • E-Post an den - Verlag.
  • Z I M  –  Zentrum für Informatik
    CH-9014 St. Gallen, Oberstrasse 281a, Schweiz
    E-Post: , Tel: 0041 71 3900 444

    ©  Z I M 
    Trovejo = http://fischer-zim.ch/koncizigoj-eo/relativa-klinika-homogeneco-0509-abst-eo.htm
    ( Plej nova kompilado: 21.03.2019 )