Malgorzata Handzlik en la Eŭropa Parlamento

Malgorzata Handzlik im Europaparlament

Esperanto-parolantino elektita en la Eŭropan Parlamenton Esperantosprecherin ins Europaparlement gewählt
En la ĵus elektitan parlamenton de la Eŭropa Unio eniros ankaŭ virino, kiu parolas Esperanton de dudek jaroj: Malgorzata Handzlik el Pollando. En la Eŭropa Parlamento sinjorino Handzlik agos en la plej granda frakcio EPP, Eŭropa Popola Partio. In das neugewählte Parlament der Europäischen Union wird auch eine Abgeordnete einziehen, die seit zwanzig Jahren Esperanto spricht: Malgorzata Handzlik aus Polen. Sie wird im Europäischen Parlament in der Fraktion der Europäischen Volkspartei tätig sein.
Sinjorino Handzlik ricevis pli ol 30.000 voĉojn. Per tio ĉi sukcesis atingi lokon en la Eŭropa Parlamento ekde la tria loko de sia politika listo «Platforma Obywatelska» (Civitana Platformo) en Silezio. Frau Handzlik erhielt über 30.000 Stimmen. Damit gelang es ihr, von Platz drei ihrer Liste «Platforma Obywatelska» (Bürgerplattform) in Schlesien aus einen Sitz im Europa-Parlament zu erreichen.
 
Entreprenistino kun privataj lernejoj kaj radiostacioj Unternehmerin mit Privatschulen und Radiostationen
Sinjorino Handzlik studis geografion en Katowice kaj poste kromstudis interalie ĵurnalismon, ekonomikon kaj entreprengvidadon. Ĉi estas entreprenistino kaj kun sia edzo gvidas eldonejon por polaj kaj Esperanto-libroj (KLEKS), klerigan centron por instruistoj, lingvolernejon kaj studumon por ĵurnalistoj kaj eldonistoj. Krome la geedzoj Handzlik funkciigas du radiostaciojn, Radio Bielsko kaj Radio Mega en Silezio. Entute la entreprenoj havas pli ol cent kunlaborantojn. Frau Handzlik hat in Kattowitz (Katowice) Geographie studiert und später ein Abendstudium u. a. in Journalismus und Betriebswissenschaft absolviert. Sie ist Unternehmerin und leitet gemeinsam mit ihrem Mann einen Verlag für polnische und Esperanto-Bücher (KLEKS), ein Fortbildungszentrum für Lehrer, eine Sprachenschule und eine Schule für Journalisten und Verlagsmitarbeiter. Weiterhin betreibt das Ehepaar Handzlik zwei Radiostationen, Radio Bielsko und Radio Mega in Schlesien. Insgesamt sind über 100 Mitarbeiter in den Unternehmen beschäftigt.
Krom en la profesia laboro sinjorino Handzlik engaĝiĝas ankaŭ en la socio: La radiostacioj subtenas karitatajn instituciojn kaj Margareta Handzlik estas estrarano de la regiona Komerca kaj Industria ĉambro en Bielsko-Biala kaj kunlaboras en la asocio por la evoluigo de humanisma-teknika Akademio en Bielsko-Biala. Neben ihrer beruflichen Tätigkeit engagiert sich Frau Handzlik auch in der Gesellschaft: Die Radiostationen unterstützen mehrere karitative Einrichtungen und Frau Handzlik ist Vorstandsmitglied der regionalen Industrie- und Handelskammer in Bielsko-Biala und arbeitet in der Vereinigung für die Entwicklung der Humanistisch-Technischen Akademie Bielsko-Biala mit.
 
La tuta familio parolas Esperanton Die ganze Familie spricht Esperanto
Same kiel sinjorino Handzlik ankaŭ ŝia edzo Georgo kaj la du filinoj Monika kaj Dominika parolas Esperanton. Ili kune gastis jam en multaj Esperanto-renkontiĝoj, interalie en Montpeliero, Berlino kaj en PSI; ili vizitis ankaŭ la Esperanto-infanejon «Bona Espero» en Brazilo. Ebenso wie Frau Handzlik sprechen auch ihr Mann Georg und die beiden Töchter Monika und Dominika Esperanto. Gemeinsam sind sie bei vielen Esperanto-Veranstaltungen unter anderem in Deutschland und Frankreich zu Gast gewesen; bei einer ihrer Reisen haben sie auch das Esperanto-Kinderdorf «Bona Espero» in Brasilien besucht.
 
Georgo Handzlik: «Bardo sen barbo» Georg Handzlik: «Bardo sen barbo»
La edzo de la nova eŭropa parlamentanino, Georgo Handzlik, estas konata ĉe multaj Esperantoparolantoj - li kantas konatajn kaj ŝatatajn kantojn en Esperanto. En 1999 aperis lia lumdisko «Ni tostu la verdan fortunon», recenzo ĉe ikso.net. Ŝerce oni donas al li kelkfoje la kromnomon «bardo sen barbo». Der Ehemann der neuen Europaparlamentarierin, Georg Handzlik, ist weltweit bei Esperantosprechern bekannt – er singt bekannte und beliebte Lieder in Esperanto. 1999 ist seine CD «Ni tostu la verdan fortunon» erschienen, Rezension (in Esperanto) bei ikso.net. Scherzhaft wird er manchmal als «bardo sen barbo» (Barde ohne Bart) bezeichnet.
Fonto: Esperantoland.de, 17.6.2004. Quelle: Esperantoland.de, 17.6.2004.

Ekdato: Mai 2005 - Lasta ŝanĝo: 2005-05-31