Grimm: Maljuna avo kaj nepo

Grimm: Der alte Grossvater und sein Enkel

Estis iam viro maljuna kiel la mondo. Liaj okuloj ne vidis klare, surdaj estis la oreloj kaj la genuoj tremis. Kiam li sidis ĉe la tablo li apenaŭ povis teni la kuleron, disverŝis supon sur la tablo­tukon kaj eĉ iafoje ĝi refluis el lia buŝo. Es war einmal ein steinalter Mann, dem waren die Augen trüb geworden, die Ohren taub, und die Knie zitterten ihm. Wenn er nun bei Tische sass und den Löffel kaum halten konnte, schüttete er Suppe auf das Tischtuch, und es floss ihm auch etwas wieder aus dem Mund.
Tio estis abomena por lia filo kaj bofilino kaj fine ili sidigis la maljunulon en angulon post la forno kaj donis al li manĝaĵon en argila pladeto kaj neniam sufiĉe; li malĝoje rigardis al la tablo kaj liaj okuloj fariĝis malsekaj. Sein Sohn und dessen Frau ekelten sich davor, und deswegen musste sich der alte Grossvater endlich hinter den Ofen in die Ecke setzen, und sie gaben ihm sein Essen in ein irdenes Schüsselchen und noch dazu nicht einmal satt; da sah er betrübt nach dem Tisch und die Augen wurden ihm nass.
Foje liaj tremantaj manoj ne povis teni la pladeton, ĝi falis teren kaj rompiĝis. La juna virino insulte lin riproĉis, li diris nenion. Einmal auch konnten seine zittrigen Hände das Schüsselchen nicht festhalten, es fiel zur Erde und zerbrach. Die junge Frau schalt, er sagte nichts und seufzte nur.
Oni aĉetis al li lignan pladeton por kelke da heleroj, kaj de tiu tempo li devis manĝi el ĝi. Da kaufte sie ihm ein hölzernes Schüsselchen für ein paar Heller, daraus musste er nun essen.
Foje kiam ili sidis en la ĉambro, ili vidis, ke la kvarjara nepeto kunmetas sur la planko lignajn tabuletojn. Wie sie da so sitzen, so trägt der kleine Enkel von vier Jahren auf der Erde kleine Brettlein zusammen.
Kion vi faras? demandis la patro. Was machst du da? fragte der Vater.
Mi faras trogeton, respondis la infano, el ĝi manĝos paĉjo kaj panjo, kiam mi estos granda. Ich mache ein Tröglein, antwortete das Kind, daraus sollen Vater und Mutter essen, wenn ich gross bin.
La geedzoj momenton rigardis unu la alian, ekploris kaj tuj ili alkondukis la avon al la tablo. De tiu tempo ili manĝis kune kun li kaj ne riproĉis lin, se li iom disverŝis. Da sahen sich Mann und Frau eine Weile an, fingen endlich an zu weinen, holten alsofort den alten Grossvater an den Tisch und liessen ihn von nun an immer mitessen, sagten auch nichts, wenn er ein wenig verschüttete.

Tradukis Kabe 1906.
Lingve reviziita eldono de Inko, 2002.
Gebrüder Grimm

Ekdato: Majo 2008 - Lasta ŝanĝo: 2008-05-22